Soneto pri la kunloĝantoj
loĝado en la hospitalo 
estas evento emocia 
kaj krome ankaŭ asocia 
eĉ kun drenilo aŭ inhalo 

najbaroj parolas pri vivo 
eĉ kun karcerita hepato 
alie mortokandidato 
ne abismo tamen deklivo 

unu estas tre aroganta 
kaj unu ŝajnas tro modesta 
inter ili mi paciganta 

por ambaŭ mi havas dezirojn 
sanon - por venu tago festa 
por ili sentu proprajn spirojn
Zuriko, la 6an de februaro 2000