Soneto pri liberdivido
mia libereco mezuras 
la liberecon de aliaj 
per krudaj aŭ melankoliaj 
limigoj kiuj malhumuras 

tio signifas - sur la vojo 
estas loko tre limigita 
kaj ne de ĉiuj aprobita 
deva rezigno kun malĝojo 

en teorio ĉio eblas 
ankaŭ apetitoj moderaj 
sed praktike fort-emoj feblas 

ni konkordigu kontraŭstarojn 
tiam faktoj restos koheraj 
libero reduktos amarojn
Zuriko, la 1an de marto 2000