Soneto pri la diagnozo
mi iraĉis al hospitalo 
doktoro ridis esperdone 
"bone sed tamen ne tre bone"
diagnozo estis pri falo 

"operacio estas deva 
se ni vian ventron ne tranĉos 
tiam ni sanigon ne lanĉos" 
okazis decido malreva 

ĉiuj planoj fariĝis vanaj 
premieroj ekspozicioj 
spektakloj estis diafanaj 

mi prenas humile la sorton 
kun miaj tristaj pozicioj 
sed ne diras la lastan vorton
Zuriko, la 10an de marto 2000