Soneto obstine nomtaga
mi telefonos al Kristina 
kun la plej koraj bondeziroj 
ŝi vivas nuntempe kun miroj 
disrevaj kaj restas destina 

la edzo tre ofte malsanas 
same kiel ŝia filino 
kiu estas kuracistino 
tamen nun propran haŭton tanas 

diabloj tenis familion 
oni devas sin liberigi 
unu alian kuracigi 

mi certas ke mia espero 
ligiĝos kun sana afero 
ĉar mi jam trovis kvarfolion
Zuriko, la 13an de marto 2000