Soneto pri diro ĥaĥlaka
fermitaj en ĥaĥlaka diro 
ili vokas en lingvo fremda 
en ĉiu programo elsenda 
kaj pri tio ne estas miro 

ĉiam heroegoj la samaj 
du ĥoĥoloj sur parapeto 
kun ruĝo en eta buĝeto 
problemoj novaj kaj iamaj 

mi rigardas grekajn kandelojn 
kaj liajn buntajn kandelabrojn 
sed ili ne lumigas celojn 

ĥoĥolo diras idiome 
kaj mi aŭdas lingvajn makabrojn 
mia korpo reagas vome
Zuriko, la 16an de marto 2000