Soneto pri nia deveno
presaĵraportoj diverspece 
informas ke svisoj imputis 
monon kaj judojn persekutis 
kompreneble tre perfidece 

sed en ĉiutagaj paroloj 
temas pri aliaj problemoj 
ekzemple pri spionaj temoj 
aŭ pri palestinaj petoloj 

kiu estas kontraŭ tiu tuj 
metas sin al antisemitoj 
kaj por manĝo restas nur anduj' 

semitoj arabaj sahiboj
estas ankaŭ diaj dungitoj 
de Semo de la samaj triboj
Zuriko, la 19an de marto 2000