Soneto inter kompromisoj
ĉio kio ĉe ni okazas 
ne ĉiam povas al ni plaĉi 
tamen estas temoj por klaĉi 
ni ploras ni ankaŭ emfazas 

bono ligas en kompromiso 
la ekzemplo estas Svisio 
en kiu kompromisas ĉio 
ne ĉiam kun brakuma kiso 

afero estas delikata 
ĉiumomente povas krevi 
pro tio devas esti gvata 

ĉiuj scias pri profitegoj 
kompromiso nin povas levi 
ĉu scias pri tio strategoj?
Zuriko, la 25an de marto 2000