Soneto por laŭdi sovaĝon
Profito Por Ĉiuj Estaĵoj 
laborejo ekologia 
en tiu senco ankaŭ mia 
ĉar temas ja pri naturaĵoj 

"Sovaĝa Polio" - slogano 
kaj temo de ekspozicio 
ekzista bazo por nacio 
"Sovaĝa Mondo" - uragano 

oni aŭdas "ci sovaĝulo" 
kiel blasfemo malaŭgura 
sed tiel pensas nur stultulo 

kaj kiu venenis Danubon? 
la afero estis terura 
mi vidas venenitan nubon
Zuriko, la 9an de marto 2000