Soneto pri despotkonflikto
jen densigo de opinio 
ĉu Ĉeĉenio kun tribbejoj 
de konfliktigitaj gentejoj 
aŭ ĉu pacigo de Rusio 

falsaj mezuroj de libero 
unu de fundamentalistoj 
kaj alia de komunistoj 
ambaŭ troviĝas en mizero 

post milito pravas venkinto 
rusa nacio jam balotis 
por antiĉeĉena absinto 

dura mano de novcarismo 
kontraŭ despotetoj pilotis 
armeon - hiperdespotismo
Zuriko, la 12an de aprilo 2000