Soneto pri mia pendumo
pli malamikoj ol amikoj 
kaj mi pri tio bone scias 
sed entute ne emocias 
ĉar en moro restas implikoj 

kontraŭ rusoj kaj por ĉeĉenoj 
kontraŭ ĉeĉenoj pro metodoj 
de brutaleco je alodoj 
kontraŭ NATO pro abomenoj 

kontraŭ serboj ankaŭ por serboj 
malaktualiĝas proverboj 
Serbio estas bombardita

mi ne subtenas voluptulojn 
mi ankaŭ ne ŝatas piulojn  
mi iam estos pendumita
Zuriko, la 13an de aprilo 2000