Soneto - eble ne soneto
kaj pli bone jam ne miksiĝi 
al aferoj sen influeblo 
laŭ nobelece brava feblo 
kun maljustaĵuloj moviĝi 

deklari pri solidareco 
kiu nun nenion signifas 
ĉar nur deklare apokrifas 
kurteniĝante per justeco 

eble tio eble alio 
tra vivo trairi sen fendo 
en surogata idilio 

ke ĉe komenco estis vorto 
scias ĉiuj - eble "ofendo" 
ĉar insulte ardiĝas sorto
Zuriko, la 17an de aprilo 2000