Soneto kun fuĝanta tempo
oni diras ke tempo fuĝas 
tra pordoj silentaj kaj bruaj 
kaj dudek kvin jaroj kongruaj 
al solo vagadon prijuĝas 

tempopunkto - antaŭ kaj poste 
forŝoviĝas konstantimpete 
"estis - estos" sonas pamflete 
eĉ sensignife kaj senkoste 

unu bapto kaj unu hundo 
kun prijuĝo por nova kuro 
verŝajne eĉ kun nova grundo 

pri vojo decidis sekundo 
kaj mi forgesis pri malpuro 
iam fermiĝos tiu rundo
Zuriko, la 2an de aprilo 2000