Soneto kun poemsanktulo
Villiam Shakespeare - la katoliko 
preĝis en subtera komuno 
kaj li riskis pri mortigpuno 
pro tio la morta impliko 

pri tiu Majstro de Soneto 
oni diras superlative 
ĉar li agadis kolektive 
plejparte kaŝe en sekreto 

li ofte malkovris perfidon 
kun morto ludis kiel mago 
sanktulo ŝatis dirlididon 

sankta Viljamo mi nun preĝas 
por via grandega imago 
kiu eĉ en ĉielo reĝas
Zuriko, la 23an de aprilo 2000