Soneto ĉernobile griza
naturo estas malegala 
kaj ne posedas ekvilibron 
pri malo iu skribis libron 
kun la konkludo eĉ fatala 

ĉiam unu specio venkas 
mordante alian specion 
mambestoj ne prenas pocion 
kaj ankaŭ en ĉeroj ne benkas 

depende de viva bezono 
homoj povas gvidi procesojn 
ŝanĝantajn naturon laŭ kono 

pli bone estas ke naturo 
mem regulos siajn progresojn 
laŭ malekvilibra bravuro
Zuriko, la 26an de aprilo 2000