Soneto kun kaŭzo por ĉio
iri al violonkoncerto 
de vigla knabino Justina 
aŭ al kanta spektaklo kina 
oferton superas oferto 

Oskar Stucky de sia libro 
legos en preĝeja helpejo 
Christoph Blocher en ĥoĥolejo 
politikos per ekvilibro 

ekzistas aliaj proponoj 
de reklama galimatio 
venas certe ankaŭ miskonoj 

sidu en hejmo - konscienco 
trankvilon elektis de ĉio 
pensu pri imposta sentenco
Zuriko, la 5an de aprilo 2000