Soneto pri ortodokseco
nun ateisto ortodoksa 
havas opinion regresan 
kaj ankaŭ danĝere konfesan 
kiu okazas paradoksa 

tute ne gravas kompromisoj 
li kun menso - aliaj stultaj 
li justa - aliaj tumultaj 
kaj ĉio en klaĉaj kulisoj  

ĉiu ateisma sanktulo 
estas simila al piulo 
en ago zelota ruzulo 

se iu kondutas normale 
ne diferencigas morale 
aliajn eĉ racionale
Zuriko, la 6an de aprilo 2000