Soneto nasktage de Patro
Li estus okdek sep jaraĝa 
sed dek kvar jarojn jam ne vivas 
sekreto en kosmo kultivas 
ŝanĝojn de la mondo ĉantaĝa 

Li ne povis legi sonetojn 
ĉar mi iam ilin ne faris 
eĉ se mi tre multe ĉantaris 
Li aŭdis nur miajn pamfletojn 

Li estis ĉiam serioza 
spritaĵojn Li ankaŭ komprenis 
se ironio estis doza 

mi ĝis nun ne povas ekscii 
ĉu mi ne tro multe obscenis 
kaj Li ne plu povas mencii 
Zuriko, la 11an de majo 2000