Soneto pri kloĉarda grafo
al stacidomo kun Ivona 
ni iris kaj mi lin ekvidis 
li min ankaŭ - li poste sidis
sur alia benkego ŝtona 

vero pri li aspektas jene 
li estas grafo en Pollando 
kaj almozanto en Svislando 
transformiĝanta indiĝene 

mi lin iam kiel nobelo 
ekkonis dum unu bankedo 
kaj nun ankaŭ - jen bagatelo 

"bonvolu doni min du frankojn" 
"ni konatiĝis iam" - pledo 
"sinjoro grafo petu bankojn"
Zuriko, la 2an de majo 2000