ene blanko ekstere verdo ĉi tie iam oni pafis kaj feliĉe ne ĉiam trafis pafmanko ne estas ja perdo la unua flamo jam knaras araneo estas vekita kaj iras al herbo tranĉita en kano grizardeo staras ĉiuj mondflankoj fabeliĝis en ĉiu fablo heroiĝis tiuj kiuj jam kvereliĝis neniu pafas ne kverelas la tuta vidindaĵo belas kaj militfantomojn forpelas