Soneto epoksimileca
se Kristo vivus ĉijarcente 
ne estus reĝo nek paŝtisto 
sed l' plej grava politikisto 
mondprezidento pormomente 

kiel Piłsudski maldekstrulo 
unue... poste diktatoro 
eble kiel Lenin mentoro 
aŭ kiel civitan-konsulo 

egalecoj tempaj ekzistas 
en sfero ideologia 
historio egalon pistas 

bedaŭrinde egaligado 
fariĝas kontraŭreligia 
do ni revenu al laŭdado 
Zuriko, la 26an de majo 2000