Soneto pri tordita vero
nek Barbara mia edzino 
nek mi - ni ne dubas pri tio 
ke estas ankaŭ en Svisio 
malbono en akra difino 

tamen min ĝenas embaraso 
se mi legas ke svisoj baris 
kaj nenion alian faris 
nur sendis fremdulojn al gaso 

rekonsciiĝu skribaĉuloj 
mi la tutan mondon ekkonis 
kaj mi parolis kun saĝuloj 

nur en Svislando regas vero 
kiun mi por ĉiuj proponis 
de rektdemokratia sfero 
Zuriko, la 27an de majo 2000