Soneto kun krudaj konfesoj
Barbara kunportis gazeton 
en kiu unu skribaĉulo 
prezentas sin kiel krudulo 
kolorigante memportreton 

skribas pri si ke estas granda 
insultas siajn kontraŭulojn 
donas malrealajn postulojn 
lia tono estas komanda 

malgusta estas tiu teksto 
abomena kaj tre tendenca 
verŝajne kun venĝa preteksto 

ĉu iu volus tion legi? 
verŝajne jes ĉar inferenca 
metodo povas veron tegi 
Zuriko, la 4an de majo 2000