Soneto invita al tempo
mi ofte skribas mem recenzon 
pri mia soneta verkado 
kiu nomiĝas SONETADO
por komprenigi la intencon 

ekzemple nun mi volas diri 
ke homoj estas atestantoj 
de tempo kaj interpretantoj 
sed ne herooj nur por miri  

la ĉefheroo estas tempo 
en kiu io aŭ nenio 
translokiĝas nun al printempo 

poste al somero aŭtuno 
kaj vintro - jen mia manio 
por kiu atendas jam puno 
Zuriko, la 5an de majo 2000