Soneto kun impostpaganto
librofoiro en Frankfurto 
estas ne por librolegantoj 
sed principe por komercantoj 
kiuj zorgas pri vendokurto 

naivuloj eksterlandanaj 
pagas kaj nenion ricevas 
sed ili pri sukcesoj revas 
efektoj estas filigranaj

anstataŭ tempon perdi vane 
veturu al Jerosalemo 
ĉar tie vi fartos ĉampane 

tie estas lingvoj de l' mondo 
ĉiu homo - alia temo 
traktata komune en rondo 
Zuriko, la 7an de majo 2000