Soneto distingas eventojn
kiu sin helpi ne scipovas 
surprizoj de ĉiutageco 
ofte gvidas al kolereco 
kaj al falsaj reagoj ŝovas 

inter diabloj kaj anĝeloj 
ne estas facila distingo 
kaj inter frako kaj smokingo  
diferenciĝas bagateloj 

en Uno estas malfacile 
trovi vere pacajn intencojn 
ĉar ĉiuj agas malutile 

mankas komuna respondeco 
ĉiam oni serĉas parencojn 
tamen kun pruda ĝentileco 
Zuriko, la 8an de majo 2000