Soneto pri kampula klaso
kamparano ne sed kampulo 
"Bauer" germane kaj "Chłop" pole 
dum socialismo memvole 
estis sistema kontraŭulo 

li tamen ne kolektiviĝis 
eĉ se li estis devigita 
li estis persono dungita 
sed li individualiĝis 

bedaŭrinde kampulaj idoj 
malfidis patrajn interesojn 
kaj ekestis multaj perfidoj 

ne estas jam klaso post jaroj 
ankoraŭ posedas adresojn 
sed for de socitrotuaroj 
Bastiono de Silento, la 13an de junio 2000