Soneto pri ago nuntempe
agito stultigas amason 
ĝuste per popolkanzonoj 
laŭ proponoj aŭ laŭ bezonoj 
ordonigas laboran klason 

iamaj partiaj agantoj 
kun ploroj kombas grizajn harojn 
rigardante novajn altarojn 
jam kun tute aliaj hantoj 

agitisto Agitatoro 
sentas ion sed ne komprenas 
ĉar estas alia sektoro 

demokratia laŭ la nomo 
sed li al ĝi ne apartenas 
li estas socia fantomo 
Bastiono de Silento, la 14an de junio 2000