Soneto pri saksofonisto
Franciszek Usinowicz - iam 
juna kaj nun pli ol kvindeka 
ludis dum eŭforio meka 
kaj nun ludas kiel je inflam' 

mi estis lia instruisto 
pri fiziko matematiko 
sed li nur revis pri muziko 
kaj li ne ekestis ministo 

trifoje nin ligis lernejo 
minista muzika teknika 
nun tempo por l' kvara scenejo 

mi ŝatis Franjon pro malprudo 
algebro fariĝis hektika 
ĉar li volis vivi de ludo 
Zuriko, la 20an de junio 2000