Soneto pri voma afero
estas multaj politikistoj 
kiuj tute ne legas librojn 
malgraĆ­ tio havas kalibrojn 
kiel intelektualistoj 

unu de ili iam devis 
sed ne volis laĆ­ propagando 
post la tute simpla demando 
spektantaro pro rido krevis 

survoje al la hospitalo 
tiujn refleksojn mi posedis 
estis vero sed mi ne kredis 

tiu intelekta brutalo 
similas al malsansimptomo 
de kiu poste venas vomo
Zuriko, la 21an de junio 2000