Soneto pri fora rigardo
rememoru pri antaŭdiroj 
ke ĉio bruliĝos subite 
nur cindro restos malmerite 
diamanton kovros safiroj 

nenion donos kontraŭago 
ankaŭ spontana mobilizo 
tuj perdiĝos en globalizo 
kiel sapvezika imago 

ne plu estos sociprotekto 
kaj ŝanĝiĝos situacio 
de transformita intelekto 

naturo trankvile atendos 
alvenos civilizacio 
de fora stel' mi benon sendos 
Bastiono de Silento, la 26an de junio 2000