Soneto je aroganteco
sonetomanio forpasis 
kaj tio estis antaŭ longe 
erarojn oni viŝis sponge 
sed la formo valorojn lasis 

nun ĉiujn sonetojn esploras 
lingva fako sonetistiko 
kaj konservas informadiko 
ĉu versoj tiel pli valoras? 

suspiri al Laŭra ne decas 
ĉar nun neniu volas aŭdi 
amvortojn kaj ilin aplaŭdi  

pri belo skribis multaj bele 
en nuboj flugante ĉiele 
pro tio mi turpon aprecas 
Bastiono de Silento, la 28an de junio 2000