Soneto pri sovaĝa formo
en Bastiono de Silento 
sen radio sen televido 
sen telefono sed kun vido 
al florherbejoj kun torento 

sonoriloj min memorigas 
"por skribi milojn da sonetoj 
je de Guinness-libro sekretoj" 
diras tiuj kiuj intrigas 

ĝuste kruduloj tiel pensas 
ke gravas nur grandaj rekordoj 
ne ke la verkado intensas 

realo venas de konkretoj 
en kiuj senco de agordoj 
vivas en formo de sonetoj 

Bastiono de Silento, la 3an de junio 2000