Soneto kun rusto sur ŝildo
personaraj anomalioj 
ministerumi multaĝulon 
signifas plenumi postulon 
sed ne zorgi pri prosperiloj 

estas homoj kiuj eĉ kredas 
ke ili posedas mision 
por plenigi homan pasion 
tamen ili nur honton knedas 

iu lerta en konvinkado 
ne devas nepre ŝultrojn frapi 
kaj ne sufiĉas babilado 

la historio dekomence 
de ŝildo ruston volas skrapi 
kun kadavro tute sensence 
Zuriko, la 11an de julio 2000