Soneto pri vojo al Juppa
eŭropa l' plej supra setlejo 
estas Juf en la Avers-valo 
sen arboj en horizontalo 
vera natura trezorejo 

Juppa kaj Juf - geedza paro 
apude unu de alia 
kun vidindaĵo idilia 
Jup Ju kaj Paf laŭ legendaro 

depende de la jarsezono 
vi povas ekvidi miraklojn 
eĉ ruĝan neĝon pro ozono 

vi nepre al Juf forveturu 
kaj kunprenu bonajn binoklojn 
sed antaŭe sin asekuru 
Dürramatta, la 16an de julio 2000