revo de dekokjaraĝulo estas havi sesdek du jarojn jen pleniĝis - mi vidis barojn sed ili dronis laŭ postulo "lin certe nenio ŝanĝigos" "senpage nenion ricevos" tiuj frazoj memorojn segos kaj eble min iam ŝtonigos "diable - mi tamen ŝanĝiĝis ĉar mian landon mi forlasis kaj spirite mi trankviliĝis" "ne ne ĉar mi estas la sama ĉiam mian sorton mi plasis laŭ sia volo iom drama"