Soneto pri noktpapilioj
estas malvarme kaj ekstere 
noktaj papilioj en vitrojn 
batas kaj praktikas kalcitrojn 
ĉar malvarmumiĝas vetere 

kelkfoje ripetas atakojn 
kaj falas morte en abismon 
aŭ ĵetas sin en ostracismon   
por birdoj kiuj faras grakojn 

se ni la fenestron malfermas 
ili tuj trovas la direkton 
al lampoj kaj ili ekdormas 

tuj siblas iliaj flugiloj 
en ardo kaj ĉiun insekton 
sekigas poste lumardiloj 
Avers-Cröt, la 19an de julio 2000