Soneto anstataŭ alia
zorgeme mi eniras liton 
por ke Barbara ne vekiĝu 
aŭ eble pli bone sidiĝu 
mi daŭrigas tiun heziton 

"ĉu vi preĝas?" venas demando 
jes - estas preĝo de inspiro 
ekestos verŝajne satiro 
"finu tion!" - falas komando 

mi iras al notickajero 
ekscitita per mia muzo 
kaj tuj malaperas afero 

ideo forflugis al maro 
ĉar okazis mensa rifuzo 
ekestis ĉi tiu versaro 
Dürramatta, la 27an de julio 2000