Soneto pri noca eksplodo
filozofio malprestiĝas 
pripenso je ĉiutageco 
aspektas kiel banaleco 
ĉar grundo por ĝi profundiĝas 

oni sentas ĉie damaĝojn 
sekve pro manko de imuno 
kaj sociala  oportuno 
gvidas al konkuraj ĉantaĝoj 

ĉiuj diras pri mizereco 
sed ne povas ĝin elimini 
ĝenas obskura malapreco 

kaj amaso kiel amaso 
ĝin kazo povas aglutini 
por ribelema embaraso 
Zuriko, la 5an de julio 2000