Soneto pri grimpo sur rokoj
estas nekredebla penego 
oni ĝin devas korpe senti 
entute ne helpas lamenti 
kiam nin forlasas fortego 

ĉu pendi? ĉu stari? - egalas 
se pensoj perdas kapablecon 
kaj ĉeokaze kuraĝecon 
ĉu mi kuŝas aŭ ĉu mi falas? 

venkas tamen volo de vivo 
trapasas malforta momento 
flustradas amike deklivo 

pri lastfojo mi ĉiam diras 
kiel je veloj gravas sento 
poste mi volonte reiras 
Dürramatta, la 1an de aŭgusto 2000