Soneto pri salika sorto
en la mazovia vilaĝo 
iam mi kun bopatro Bolo 
drinkis kiel polo kun polo 
ĉar pasis dudekkvinjaraĝo 

ni komencis segi salikon 
kiu iom ombris ĝardenon 
bopatrino ŝovis kurtenon 
kaj ekriis al ni kritikon 

tiamaniere ŝi savis 
la arbon belegan unike 
kaj mi pri ĝia vivo ravis 

saliko estis atestanto 
ke virinoj agas fortike 
ankaŭ per lingvo Esperanto 
Zuriko, la 19an de aŭgusto 2000