Soneto pri papa humoro
Sankta Patro kun gejunuloj 
ne nur preĝas sed eĉ diskutas 
du milionojn atributas 
je protesto de kontraŭuloj 

ĉar kredo estas pli nobela 
aldonas por ago valorojn 
malkredo ruinigas morojn 
tio ŝajnas esti malcela 

suspiro por Dio aldonas 
kuraĝecon por katoliko 
dum herezisto lin admonas 

papo agadas kun humoro 
kun spritaĵo en estetiko 
pro tio lin atingas gloro 
Zuriko, la 20an de aŭgusto 2000