Soneto sen graco kun revo
"mi volas fidi proprajn fortojn 
sen iu graco aŭ favoro" 
"oportuno kaj bonhumoro 
konas ankaŭ mizerajn sortojn" 

esti sendependa - jen revo 
de ĉiu kiu ion verkas 
sed problemoj neniun kverkas 
kaj alvenas vivtena devo 

malvolonte sed tamen ofte 
artistoj prenas kompromison 
foje laŭte kaj foje softe 

grandega arto ne ekestos 
oni detruas abatison 
kiu iam tamen molestos 
Zuriko, la 21an de aŭgusto 2000