Soneto pri la memorlibro
en Rapperswil Pola Muzeo 
aranĝis artekspozicion 
de Norbert Paprotny - mencion 
mi legis pri valora kreo  

de majo ĝis oktobro estas 
ebleco ĝin zorge rigardi 
kaj poste fantazie tardi 
al bankedoj se iu festas 

ĉiutage oni vizitas 
tiun muzeon - ĉu vi estis 
jam tie aŭ ĉu vi hezitas? 

en la muzea memorlibro 
multaj skribis ke ne kontestis 
pri granda arta ekvilibro 
Zuriko, la 29an de aŭgusto 2000