Soneto pri nokta frapado
nokta telefono nin vekis 
precize je la dudekkvara 
krom tiu okazo amara 
iu apud fenestro blekis 

ekstere kaj en telefono 
io frapas grincas kaj zumas 
estas hele ĉar luno lumas 
ripetiĝas la sama sono 

"halo! halo! ĉu iu estas 
se jes kial vi nin molestas?" 
Barbara lasis aŭskultilon 

tiam mi ŝaltis konkurencon 
donante l' plej laŭtan frekvencon 
ni longe aŭskultis radion 

Dürramatta, la 3an de aŭgusto 2000