Soneto pri mikso de mondoj
feŭdalismaj aristokratoj 
vestiĝas nuntempe libere 
nobelo dada-maniere 
similas pli al demokratoj 

inverse verd-alternativo 
sukcesis jam havi kravatojn 
ankaŭ viziti bankomatojn 
normaluloj restas en drivo 

sed kio estas normaleco 
en tiu viva rapideco 
kiam nin premas banaleco? 

ie perdiĝas respondeco 
du oble "A" - ĉu egaleco 
aŭ eble nur aroganteco?  
Zuriko, la 30an de aŭgusto 2000