Soneto pri la stranga vorto
en radio pri Herbert diris 
iu stranga "inteligento" 
mi haltis en tiu momento 
mian konscion ĉar mi miris 

mi tuj elŝaltis tiun saĝon 
kaj mi komencis ludi kartojn 
pripensante ĉu fari varpojn 
skribi "inteligent-mesaĝon" 

ĝuste pro la "inteligentoj" 
je miaj libroj tradukitaj 
ekestis teruraj momentoj 

oni suspekte min rigardis 
pro la vortoj care bakitaj 
"hominteligento" boardis 
Zuriko, la 4an de aŭgusto 2000