Soneto kun eta averto
paŝon post paŝo supreniri 
kun de roko vunditaj manoj 
ni scipovas kiel montanoj 
kaj intertempe eĉ sopiri 

tiel multaj herooj estis 
pluajn la mondo ne bezonas 
falo en abismon imponas 
nur tiujn kiuj ĝin sugestis 

por ni la monta aventuro 
havas la avertan signifon 
ni montiros nur kun sekuro 

helpis al ni bela vetero 
tial ni ne forlasis klifon 
ĉar diabloj dubis pri vero 
Zuriko, la 5an de aŭgusto 2000