Soneto kun timo pro bruo
en tuta verda ĉirkaŭaĵo 
de Bastiono de Silento 
daŭras fojnado - por momento 
mi eĉ falĉis en mirindaĵo 

nun mi kuŝas sub pruna arbo 
kaj rigardas kiel sur herbo 
heliko movas - mia cerbo 
memoriĝas pri konka farbo 

araneoj de seka kulmo 
trairas al ankoraŭ verda 
ĉu timas pro baldaŭa fulmo? 

tuj poste eksplodis bruego 
en Zuriko "street parade" perda 
skaraboj fuĝis pro timego 
Bastiono de Silento, la 9an de aŭgusto 2000