Soneto je morta vidinto
TEMPO POTEM AKURAT BLAGA 
CoHo - poŝtkodo ok mil unu 
kun CHoCHoLeNie sin mem punu 
ĉar DADA estas malimaga 

returnante de DADA TEMPO 
malfortiĝas sed bonaspekte 
inspiras ankaŭ intelekte 
en aŭtuno ne en printempo 

mi devas heroon mortigi 
"MI" mortos dum silvestra balo 
li intencas sin mem bruligi 

ĉiuj festos novan miljaron 
sur la tuta horizontalo 
laŭdante vertikalan faron 
Bastiono de Silento, la 11an de septembro 2000