Soneto forlasanta riĉon
vivi en la plej riĉa lando 
estas lukso ne por imagi 
pro tio oni povas blagi 
ĉe forlasanta vivon stando 

Helena estas tre malsana 
ŝi scias ke ŝi baldaŭ mortos 
deziroj sanon ne alportos 
ĉiu bono okazas vana 

kial mi pri tio informas 
se eĉ inteligentaj homoj 
kondutas sin kiel fantomoj 

interparolado malnormas 
kaj zorgoj indiferentiĝas 
ĝuste tiel vivo finiĝas 
Kollbrunn, la 12an de septembro 2000